Frankenŝtejno
Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo (angle: Frankenstein, or The Modern Prometheus)[noto 2] estas gotika horora kaj sciencfikcia romano de la brita verkistino Mary Wollstonecraft Shelley unue eldonita en 1818. Ĝi estas grava verko de romantikisma literaturo. Ĝi estas unu el la plej fruaj kaj plej konataj historioj pri "freneza sciencisto" kaj ĝi estas ofte uzata kiel ekzemplo en kontraŭ-sciencaj tropoj kaj kiam oni demandas, "Ĉu ni rajtas ludi la rolon de Dio?"
“”Nur tiuj kiuj estas spertintaj la logon de scienco povas kompreni ĝin. En aliaj studoj, oni progresas tiom kiom antaûuloj progresis, kaj restas nenio pli por scii: sed en scienca esplorado, malkovvrado kaj miro estas senćese nutrataj. |
—Mary Wollstonecraft Shelley (1818) Frankenŝtejno, Volumo 1, Ĉapitro 3[1][noto 1] |
Intrigo
La juna sciencisto Viktoro Frankenŝtejno[noto 3] volas uzi nekonatajn potencojn kaj krei vivantan homon. (Dank al la influoj de Alessandro Volta, Luigi Galvani kaj Benjamin Franklin, oni ofte imagas ke li volas uzi elektron el fulmo. Tamen, en la originala romano oni nenion diras pri lia metodo. Frankenŝtejno specife rifuzas paroli pri ğin ĉar li komprenas ke krei la monstron estis grandega eraro.) Lia unua ne ambicia projekto estas konstrui tri metroj alta homo el diversaj kadavroj. (Aliafoje, tion oni ofte imagas. La romano nenion diras pri la deveno de la monstro sed ebla ekspliko estas ke li kreskas kial planto.) La rezulto estas ne nur tri metroj alta monstro sed ankaŭ monstro jun flavaj okuloj kaj diafana haŭto.[noto 4] Viktoro timigas kiam li vidis la monstron. Ege malkontenta ĉar Frankenŝtejno malakceptas lin, la monstro fuĝas.
Oni mortigas la pli junan fraton de Viktoro Frankenŝtejno. Viktoro kredas ke la vera murdisto estas lia monstro. Tamen, oni kulpigas junan servistinon kaj Viktoro ne kapablas halti ŝian mortpunon. Ege malfeliĉa, Viktoro fuĝas al la montoj, kie, li denove vidas lian monstron por la unua fojo en multaj monatoj. La monstro lernis paroli kaj leĝi. Li ankaŭ trovis ke li havis teruran aspekton. Eĉ li ne kapablas rigardi lian prpran vizaĝon. La monstro intentis komenci amikecon kun homa familio sed, kompreneble, ili trovis lin aĉega kaj multe timiĝas kiam ili vidis lin. La monstro kulpigas Viktoron por lia vivo de malakcepto kaj izoleco. Do li mortigis la junan fraton de Viktoro ĉar li volis venĝon.
Ĉar li ne pli volas suferi sole kaj kredas ke li rajtas esti feliĉa, la monstro diras al Viktoro ke li devas krei edzinon por li. La monstro promesas ke li kaj la monstrino iros kune al la ĝangaloj de Sudameriko kaj neniu pli vidos ilin. La monstro ankaŭ minace diras ke Viktoro neniam pli estus feliĉa se la sciencisto rifuzas helpi lin. Viktoro komencas krei edzinon por la monstro. Poste, li timigas pri la ebleco ke la monstro kaj sia edzino povos esti la prapatroj de nova monstra homaro. Viktoro detruas la monstrinon. Bedaŭrinde, la monstro vidas tion kaj ege koleriĝas. Kiam Viktoro rifuzas denove krei monstran edzinon, la monstro minacas esti kun Viktoro dum la nokto de la geedziĝo de la sciencisto.
La monstro mortigas amikon de Viktoto. Oni kulpigas Viktoron sed la juĝisto diras ke li esta senkulpa. Viktoro revenas hejme kaj geedziĝas. Dum la nokto de la geedziĝo, la monstro mortigas la edzinon de Viktoro, same kiel li antaŭe minacis. Viktoro ĉasas la monstron ĝis la Norda Poluso. Arkta ekspedecio trovas Viktoron. Li estas preskaŭ frostigita kaj preskaŭ mortinta. Antaŭ lia mortiĝo de la malvarmeco, Viktoro rakontas lian tutan vivhistorion al la kapitano de la ekspedecio ĉar li komprenas ke la kapitano riskas perdi ĉion en la ĉasado de la gloro, same kiel faris la juna sciencisto antaŭe.
Iomete post la mortiĝo de Viktoro, la kapitano vidas la funebran monstron antaŭ la kadavro. La kapitano kiu volas montri malaprobon por la krimoj de la monstro, alvenis al lin. Sed la monstro jam scias ke li estas krimisto. La monstro diras al la kapitano ke li bone komprenaas kion li faris kaj vere bedaŭras pri ĉion. La monstro kredis ke li estus feliĉa se li venĝomortigus Viktoton. Li nun komprenas ke, kiel murdisto, li neniam povos partopreni en homara socio. La monstro ne kapablas vivi kun sian kulpon kaj komprenas ke li jam ne havas kialon por vivi. Li volas memmortiĝi sin per membruliĝo. Li volas bruliĝi sian kadavron ĉar li timigas pri la ebleco ke alia homo trovus la kadavron kaj farus novan malfeliĉan kaj ostracigitan monstron. Je la fino de la romano, la monstro foriras en glacia boateto kaj neniu vidas lin poste.
Kontraŭ-scienca tropo
Dank al la daūra populareco de la historio de Frankenŝtejno, ĝi estas ofte uzata kiel ekzemplo kiam oni parolas pri la asertita troa orojlo de la scienco, kiam oni parolas pri la danĝera malzorgemo de la scienco aū kiam oni diras ke fari genetike modifantajn organismojn estas ofendo al la naturo. Tamen, en la romano, la vera problemo ne estas ke la fierega Viktoro Frankenŝtejno "ludas la rolon de Dio" kaj kreas vivantan estulon. La problemo estas ke li rifuzas akcepti la respondecon kion li havas por la estulo.
Isaac Asimov nomiĝas la neracian timon ke la scienco destruas la naturon kiel The Frankenstein Complex ("la Frankenŝtejna komplekso"). Aktivuloj ofye uzas la vorton Frankenfoods (tradukebla kiel "Frankenŝtejn-manĝaĵojn") kiam ili parolas pri genetike modifantajn manĝaĵojn. La historio de Frankenŝtejno ankaū estas ofte uzata kiel justifiko por la kredo ke genetiko, subatomika fiziko kaj aliaj sciencoj ege danĝere eraros en la estonteco kaj ni perdos nian homecon dank al ilin.
Nomo de la monstro
Ĉar li trovas lian kreadon ege aĉa, Viktoro Frankenŝtejno forlasas lian monstron kaj ne nomiĝas lin. Fakte, la monstro, unue komatinda sentema analfabetulo kiu ne povas partopreni en la homara socio nur ĉar li estas malbelega, neniam ricevas nomon en la romano.
Do, puristoj kelkfoje koleriĝas kiam oni uzas "Frankenŝtejnon" kiel nomo de la monstro. Tamen, ĝi estas tute logika ke la monstro havas la saman nomon kiel lia kreinto (aŭ patro). Eĉ la monstro rezonas tion en la romano. Kaj nuntempe preskaū ĉiuj kredas ke "Frankenŝyejno" estas la nomo de la monstro kaj estus ege malfacila ŝanği tion en la estonteco. Do la nomo de la monstro estas Frankenŝtejno.[2]
Rigardu!
Jes, vi nun vidas nur nigrajn ortangulojn. Sed la filmetoj vere estas tute videblaj. Kredu nin!
Vidu ankaŭ
En aliaj lingvoj
Eksteraj ligiloj
Notoj
- Laŭ la originala angla teksto de la romano: None but those who have experienced them can conceive the entocements of science. In other studies you go as far as others have gone before you, and there is nothing more to know, but in a scientific pursuit, there is continued food for discovery and wonder.
- Frankenstein estas ankaŭ kelkfoje esperantigita kiel Frankenŝtajno.
- Victor Frankenstein en la originala angla versio de la romano.
- En Eŭropo dum la frua 19-a jarcento, diafana haŭto estis konsiderata kiel belega. Tamen, laŭ Viktoro Frankenŝtejno, la monstro estas malbelega ĉar lia haūto ankaū estas ŝrumpita kaj li havas rektajn nigrajn lipojn.
Referencoj
- Rete havebla Esperanto-traduko de Frankenŝtejno de Klivo (2012)
- "Frankenstein" en The Merriam-Webster Dictionary of English Usage